Memory Alpha
Register
Advertisement
Ĉi tiu artikolo estas skribita
el la Aktualmonda
Perspektivo
MA icon filmstrip

Stela Vojaĝo: La Origina Serio (antaŭe nomita simple "Stela Vojaĝo" aŭ mallongigata "LOS"), estas la unua serio el la filmaro Stela Vojaĝo. La unua epizodo dissendiĝis ekde la 8-a de Septembro 1966 per la usona televida reto NBC. La scenaron kreis Gene Roddenberry. Stela Vojaĝo okazas en la 23-a jarcento kaj temas pri la vojaĝoj de la stelŝipo Enterprise (Entrepreno). Stela Vojaĝo estis poste nomata la Originala Serio aŭ LOS,kiam pliaj serioj daŭrigis la rakonton. La seriaj epizodoj dissendiĝis dum tri jaroj ĝis finelsendo en 1969.

Resumo[]

La sekva enkonduko estas dirita per William Shatner ĉe la komenco de ĉiu epizodo:

Spaco, la fina limo. Tiuj estas la vojaĝoj de la stelŝipo Entrepreno. Ĝia kvin-jara misio: esplori fremdajn, novajn mondojn, serĉi novan vivon kaj novajn civilizojn, iri kuraĝe tien kien neniu homo iris antaŭe.

Karakteroj kaj aktoroj[]

Sezonoj[]

  • Sezono unu dissendiĝis de la 8-a de septembro 1966 ĝis la 13-a de aprilo 1967 kaj konsistis el 29 epizodoj.
  • Sezono du dissendiĝis de la 15-a de septembro 1967 ĝis la 29-a de marto 1968 kaj konsistis el 26 epizodoj.
  • Sezono tri dissendiĝis de la 20-a de septembro 1968 ĝis la 3-a de junio 1969 kaj konsistis el 24 epizodoj.

Listo de ĉiuj epizodoj

La Kaĝo[]

Ankaŭ estis unu 'pilota' epizodo kiu estis montrata kiel ekzemplo antaŭ la serio estis farota. Tiu epizodo nomiĝas 'La Kaĝo' kaj ne havas la samajn aktorojn nek karakterojn tiel kiel la ceteraj epizodoj de la serio, escepte de sinjoro Spock.

Advertisement